Lektion 8

Kiu ripetas abunde, lernas profunde.
Ungefär: Den som repeterar mycket, lär sig på djupet.

Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.
Ungefär: Att rida på en häst lär man sig inte utan fall.

Nedan får du lära dig lite om skolans värld - pri la lerneja mondo.

1. Enkonduko (Inledning)

Nya ord i lektionen är bl.a. följande:

  • lerni = att lära (sig)
  • ĉambro = rum
  • manĝi = äta
  • afero = sak (abstrakt)
  • ludi = leka eller spela
  • ĉiam = alltid
  • korto = (inner)gård
  • inter = mellan, bland
  • inter alie = bland annat
  • dum = under (tiden)
  • kuri = springa
  • salti = hoppa
  • piedpilko = fotboll
  • ekrano = skärm
  • loĝi = bo
  • sia = sin
  • labori = arbeta
  • instrui = undervisa
  • kaj ... kaj ... = både ... och ...
  • prelegi = föreläsa
  • atente = uppmärksamt
  • aŭskulti = lyssna
  • dormi = sova
  • festo = fest
  • festumi = festa
  • por = för
  • mono = pengar
  • kiel = som, hur
  • post = efter
  • poste = efteråt
  • okulo = öga
  • lia = hans
  • nia = vårt

Suffix: -eg- (anger förstärkning/förstoring), -ej- (anger en plats), -em- (anger benägenhet), -et- (anger försvagning/förminskning), -um- (lös betydelse) och -ist- (anger bl.a. yrke)

Verbändelser: -i (för grundform, infinitiv) -as (för nutid, presens), -is (för dåtid, imperfekt)

2. Novaj frazoj (Nya meningar)

Jen lernejo.     

  • En la lernejo infanoj lernas.
  • Ili ekzemple lernas fremdajn lingvojn kaj matematikon.
  • En la lernejo ekzistas klasĉambroj, manĝejo kaj sportejo.
  • En la manĝejo la infanoj manĝas kaj en la sportejo ili sportumas aŭ gimnastikumas.
  • Kelkaj infanoj ĉiam ŝatas lerni novajn aferojn, ili estas tre lernemaj.
  • Multaj infanoj ŝategas ludi en la lerneja korto, ili estas tre ludemaj.
  • Ili ofte ludas sur la lernejkorto inter la lecionoj, dum la pausoj.

Jen lernantoj.     

  • Lernantoj lernas en lernejo.
  • Multaj lernantoj estas kaj lernemaj kaj ludemaj.
  • Kelkaj lernantoj estas ankaŭ sportemaj.
  • Ili ŝatas sportumi, ekzemple kuri, salti, skii, ludi piedpilkon aŭ tenison.
  • Multaj infanoj ŝatas ekranumi, ekzemple per telefono aŭ komputilo aŭ Nintendo.
  • Lernantoj kutime loĝas hejme kun siaj gepatroj.

Jen instruisto.     

  • Instruistoj kutime laboras en lernejo.
  • La instruistoj instruas al la infanoj.
  • Multaj instruistoj ŝatas instrui, ili estas instruemaj.
  • Kelkaj instruistoj ŝatas ankaŭ ludi kun la infanoj.
  • La instruistoj ankaŭ lernas. Ili lernas inter alie de la infanoj.
  • Multaj instruistoj estas kaj instruemaj kaj lernemaj.

Jen universitato.     

  • En la universitato estas multaj studentoj.
  • La studentoj studas ekzemple historion aŭ kemion aŭ arton.
  • La instruistoj de universitato ofte estas profesoroj.
  • Multaj profesoroj ŝatas prelegi, ili estas prelegemaj.
  • Ili prelegas en grandaj prelegejoj.
  • Multaj studentoj atente aŭskultas la prelegojn.
  • Kelkaj studentoj ŝatas dormeti dum longa prelego.

Jen studentoj.     

  • Multaj studentoj estas studemaj, ili multe studas.
  • Kelkaj studentoj estas malstudemaj, ili malmulte studas.
  • Multaj studentoj ankaŭ estas festemaj, ili ŝatas festumi.
  • Kelkaj studentoj loĝas en studenta ĉambro.
  • Kelkaj studentoj loĝas hejme ĉe siaj gepatroj.
  • Kelkaj studentoj ankaŭ laboras, por havi monon.

Jen Ludoviko Zamenhof.     

  • Li studis medicinon en Moskvo, la ĉefurbo de Rusio.
  • Kiel studento Zamenhof laboris pri nova lingvo, lingvo arta.
  • Li ankaŭ laboris pri gramatiklibro de la jida lingvo.
  • Zamenhof studis ankaŭ en Varsovio, la ĉefurbo de Pollando.
  • Post la studoj li laboris kiel kuracisto en Pollando.
  • Poste li studis en Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrio, por iĝi okulkuracisto.
  • En mil okcent okdek sep (1887) Zamenhof prezentis sian lingvon...
  • Lia lingvo estas nun nia lingvo!

3. Elektu ĝustan bildon (Välj rätt bild)

Lenantoj - infanoj kiuj lernas en lernejo

Studentoj - junuloj kiuj studas en universitato

4. Elektu ĝustan frazon (Välj rätt mening)

5. Respondu demandojn (Svara på frågor)

Ĉu lernantoj lernas en universitato?

Ĉu studentoj ĉiam studas?

Ĉu Zamenhof studis en tri ĉefurboj?

6. Kreu frazojn (Skapa meningar)

Stud...

Bone! / Bra!

Kelkaj infanoj ŝat...

Bone! / Bra!

Kelkaj studentoj ŝat...

Bone! / Bra!

7. Fino (Avslutning)

Nu har du gjort den sista prova-på-lektionen och är redo för kursen Jen Nia Mondo. Om du vill kan du först titta igenom sidorna under Språk-intro innan du börjar med kursen. Repetition är kunskapens moder :-).

 

KURS
ALLA LEKTIONER: 1 2 3 4 5 6 7 8