Jen Nia Mondo 1 - Leciono 3 - En la Aŭto



© 2020 Esperanto-Asocio de Britio

Enkonduko (Inledning)

Börja gärna med att lyssna till lektionens innehåll med förklaringar på engelska:

...

Vortoj (Ord)

  • aŭto: car
  • kampo: field
  • bovino: cow
  • apud: next to
  • ŝafo: sheep
  • efektive: in fact
  • rigardas: look, am looking
  • vojo: road, way
  • kredas: believe
  • arbaro: wood
  • ni: we
  • povas: can
  • halti: stop, halt
  • sidi: sit
  • sub: beneath, under
  • arbo: tree
  • eblas: it is possible
  • rajtas: are allowed, have the right
  • aŭtovojo: motorway
  • aĥ: [interjection]
  • tiu: that [demonstr.]
  • idioto: idiot
  • li: he
  • sola: only, one
  • homo: man, human being
  • ĉu ne: doesn't he, isn't she (etc.)
  • eble: possibly
  • virino: woman
  • ŝi: she
  • bela: beautiful
  • ĉevalo: horse
  • kompreneble: of course
  • pli: [used to form comparatives]

Vortotesto (Ordtest)

Dialogo

H. Rigardu, Petro! Jen kampo kun bovinoj.

P. Jes, Helena, jen kampo kun bovinoj.

H. Rigardu, rigardu! Apud la kampo kun bovinoj estas kampo kun ŝafoj. Ĉu vi vidas?

P. Ne, Helena, mi ne vidas, efektive. Mi rigardas al la vojo – sed mi kredas, ke apud la kampo kun bovinoj estas kampo kun ŝafoj.

H. Kaj jen apud la kampo kun ŝafoj estas arbaro. Ĉu ni povas halti? Tre plaĉus al mi sidi sub arbo kun vi. Ĉu plaĉus al vi sidi sub arbo kun mi?

P. Jes, mia kara, tre plaĉus al mi sidi sub arbo kun vi, sed ne eblas halti apud la arbaro. Ni ne rajtas halti sur la aŭtovojo. Aĥ, ĉu vi vidas? Tiu idioto kredas, ke li estas la sola homo sur la vojo, ĉu ne?

H. Eble...

P. Apud li sidas virino. Ŝi estas bela, ĉu ne?

H. Ne, ŝi ne estas bela; sed la ĉevalo estas bela.

P. La ĉevalo?

H. La ĉevalo en la kampo. Ĝi estas bela, sed vi ne rigardas.

P. Mi rigardas al la vojo.

H. Vi rigardas al la virino kun la idioto. Ĉu plaĉus al vi sidi sub arbo kun ŝi?

P. Ne, Helena. Kompreneble ne plaĉus al mi sidi sub arbo kun ŝi. Plaĉus al mi sidi sub arbo kun vi.

H. Sed vi kredas, ke ŝi estas bela.

P. Vi estas pli bela. Ĉu vi estas kontenta?

H. Jes, Petro, mi estas kontenta.

...

H. Ho, Petro, rigardu! Jen kampo, kaj en la kampo estas bovinoj...

P. Jes, Helena, en la kampo estas bovinoj.

Venonta paŝo (Nästa steg)

 

LEKTION 4
ALLA LEKTIONER: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12