Jen Nia Mondo 1 - Leciono 8 - La Butikoj



© 2020 Esperanto-Asocio de Britio

Enkonduko (Inledning)

Börja gärna med att lyssna till lektionens innehåll med förklaringar på engelska:

...

Vortoj (Ord)

  • stari: stand
  • kiel: as, like
  • statuo: statue
  • fari: do; make
  • rnemori: remember
  • listo: list
  • malsani: be ill
  • iri: go
  • hejme: at home
  • devi: have to, must
  • ankoraŭ: still
  • problemo: problem
  • forgesi: forget
  • io: something
  • povi: be able, can
  • esperi: hope
  • malsano: illness
  • grava: serious, important
  • kredas ke ne: don't think so [lit. believe that not]
  • laca: tired
  • apoteko: chemist's
  • medikamento: medicine
  • kiun: which (kiu + n)
  • kuracisto: doctor
  • preskribi: prescribe
  • pano: bread
  • baki: bake
  • kolbaso: sausage
  • buĉi: butcher
  • ekzemple: for instance
  • butero: butter
  • fromaĝo: cheese
  • porti: carry, bring
  • trovi: find
  • memserva: self-service
  • ŝati: like
  • bezoni: need
  • skribpapero: writing-paper
  • koverto: envelope
  • mem: myself, yourself, etc.
  • skribilo: writing instrument
  • perdi: lose
  • plumo: pen; feather
  • postmarko: postage stamp
  • legomo: vegetable
  • legomisto: greengrocer
  • placo: square
  • kie: where
  • oni: they, one, people [French: on]
  • vendi: sell
  • vendejo: shop, store
  • modo: fashion
  • vesto: garment
  • poste: afterwards
  • kunporti: bring
  • panjo: Mum
  • kompili: compile
  • ej: [interjection]
  • kio estas al vi: what's the matter [lit. what is to you]
  • baterio: battery
  • radio: radio
  • ne plu: no longer
  • funkcii: function, work
  • solvi: solve
  • elektro: electricity

Vortotesto (Ordtest)

Dialogo

H. Saluton, Petro. Vi staras kiel statuo: kion vi faras?

P. Mi provas memori liston. Mia patrino malsanas, kaj ŝi petis min iri al la butikoj por ŝi. Ŝi donis al mi grandan liston, sed mi lasis ĝin hejme.

H. Kion vi devas ankoraŭ aĉeti?

P. Jen la problemo, Helena. Mi forgesis ion, sed mi ne povas memori, kion mi forgesis.

H. Eble mi povos helpi vin. Mi esperas, ke la malsano de via patrino ne estas grava.

P. Vere, mi kredas ke ne. Sed ŝi certe estas tro laca por veni al la butikoj. Mi jam iris al la apoteko por aĉeti la medikamenton, kiun la kuracisto preskribis por ŝi; kaj mi aĉetis panon ĉe la bakisto kaj kolbasojn ĉe la buĉisto.

H. Ĉu ŝi petis vin aĉeti ion ĉe la laktisto? Ekzemple, lakton, buteron aŭ fromaĝon?

P. Ne, la laktisto portas lakton al la domo, kaj mi trovis buteron en la memserva vendejo.

H. Kaj mi scias, ke via familio ne ŝatas fromaĝon. Ĉu eble ŝi bezonas skribpaperon kaj kovertojn?

P. Ne - sed mi mem bezonas novan skribilon, ĉar mi perdis mian plumon. Poŝtmarkojn mi jam aĉetis. Kaj mi jam iris ankaŭ al la legomisto.

H. Apud la placo estas nova butiko, kie oni vendas modajn vestojn - ĉu vi vidis ĝin? Venu rigardi!

P. Poste, Helena. Mi vere estas idioto, ke mi forgesis kunporti la liston, kiun panjo kompilis...

 

P. ...Ha! Jen!

H. Ej, Petro, kio estas al vi?

P. Baterio! Baterion ŝi bezonas por la radio, ĉar la malnova baterio ne plu funkcias.

H. Do vi solvis la problemon! Vi povas aĉeti baterion ĉe la ... elektristo.

Venonta paŝo (Nästa steg)

 

LEKTION 9
ALLA LEKTIONER: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12