Jen Nia Mondo 1 - Leciono 10 - Vetero



© 2020 Esperanto-Asocio de Britio

Enkonduko (Inledning)

Börja gärna med att lyssna till lektionens innehåll med förklaringar på engelska:

...

Vortoj (Ord)

  • pluvas: it's raining
  • ŝajnas: it seems
  • varma: warm, hot
  • ekskurso: excursion, outing, trip
  • hodiaŭ: today
  • nenio: nothing
  • seka: dry
  • ekster: outside
  • ĉesi: cease, stop
  • eĉ: even
  • vento: wind
  • vetero: weather
  • agrabla: pleasant
  • utila: useful
  • ne utilas: it's no use
  • blovi: blow
  • kune: together (kun + e)
  • reveni: return (re + veni)
  • ferio: holiday
  • tago: day
  • jen kaj jen: here and there, now and again
  • ĉielo: sky
  • blua: blue
  • kelkaj: a few
  • punkto: dot, spot, point
  • griza: grey
  • nubo: cloud
  • spaco: space
  • loko: place
  • tia: such

Vortotesto (Ordtest)

Dialogo

P. Pluvas.

H. Jes, pluvas, kaj ŝajnas, ke estas malvarme.

P. Ni ne povas fari ekskurson hodiaŭ. Ni devas resti en la domo.

H. Mi ne volas resti en la domo.

P. Kion vi volas fari?

H. Mi ne scias. Kion vi volas fari?

P. Mi volas fari nenion.

H. Vi neniam volas fari ion.

P. Helena, mia kara, en la domo estas varme kaj seke; ekstere estas malvarme kaj malseke.

H. Eble la pluvo baldaŭ ĉesos.

P. Eĉ se la pluvo ĉesos, la vento restos malvarma. La vetero estas malagrabla, kaj ne utilas iri al la marbordo aŭ al la kamparo.

H. Jes, la vetero estas malagrabla: pluvas; kaj malvarma vento blovas. Kion fari, do?

P. Ŝajnas al mi, ke vi kaj mi povus esti kontentaj kune en la domo.

H. Baldaŭ revenos mia patrino.

P. Peston al -

H. Kion vi diras?

P. - la vetero!

H. Ne restas multaj feriaj tagoj. Ni devas fari ion.

P. Do, kion vi volas fari?

H. Mi ne scias. Kion vi volas fari?

P. Mi ne scias.

H. Rigardu! La pluvo preskaŭ ĉesis. Jen kaj jen la ĉielo estas blua.

P. Vi estas optimisto, mia kara. Vi vidas kelkajn bluajn punktojn en la ĉielo, sed ne la multajn grizajn nubojn.

H. Kaj vi estas pesimisto. Vi vidas kelkajn grizajn nubojn, sed ne la grandajn bluajn spacojn.

P. Ankoraŭ pluvas.

H. Jes, ankoraŭ pluvas ĉi tie, sed eble en aliaj lokoj jam ĉesis la pluvo.

P. Ĉu plaĉus al vi serĉi tian lokon?

H. Ho jes, ni serĉu!

P. [rezignacie] Do, bone, ni serĉu!

Venonta paŝo (Nästa steg)

 

LEKTION 11
ALLA LEKTIONER: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12