Jen Nia Mondo 1 - Leciono 5 - Ĉe la Floristo



© 2020 Esperanto-Asocio de Britio

Enkonduko (Inledning)

Börja gärna med att lyssna till lektionens innehåll med förklaringar på engelska:

...

Vortoj (Ord)

  • floristo: florist
  • butiko: shop
  • bone: good [lit. well]
  • -e: [ending of adverbs]
  • aĉeti: buy
  • planto: plant
  • -n: [accusative ending]
  • via: your
  • patrino: mother
  • ami: love
  • nur: only
  • floro: flower
  • mia: my
  • patro: father
  • kutime: usually
  • doni: give
  • rozo: rose
  • je: [preposition of indefinite meaning] (here: on)
  • ŝia: her
  • datreveno: anniversary
  • nu: well...
  • ankaŭ: also
  • kion: what [kio + n]
  • tulipo: tulip
  • violo: violet
  • tro: too, too much
  • pala: pale
  • bunta: colourful
  • tigo: stem
  • firma: firm
  • folio: leaf
  • bukedo: bunch, bouquet
  • hiacinto: hyacinth
  • preferi: preter, like best
  • somero: summer
  • blanka: white
  • lilio: lily
  • aŭtuno: autumn
  • ora: golden
  • krizantemo: chrysanthemum
  • bildo: picture
  • manĝoĉambro: dining room
  • pri: about
  • narciso: narcissus
  • kolekti: collect
  • precipe: partiicularly
  • kiom: how much, how many
  • kosti: cost
  • intenci: intend
  • mono: money
  • lasi: leave
  • havi: have
  • mantelo: coat
  • bonkora: kind [lit. good-hearted]
  • kiso: kiss
  • nepre: certainly, without fail
  • viziti: visit
  • volvi: wrap
  • pagi: pay
  • trinki: drink
  • kafejo: cafe
  • unue: first
  • fiksi: fix

Vortotesto (Ordtest)

Dialogo

P. Jen la butiko!

H. Bone! Mi volas aĉeti planton por via patrino. Plantojn ŝi tre amas.

P. Kaj ne nur plantojn. Ŝi tre amas florojn. Mia patro kutime donas al ŝi ruĝan rozon je ŝia datreveno.

H. Nu! mi deziras aĉeti ankaŭ florojn.

P. Kion vi deziras? Ĉu vi volas aĉeti tulipojn aŭ violojn?

H. Mi tre amas ruĝan tulipojn, sed la tulipoj en la butiko estas tro palaj. La violoj estas pli buntaj. Mi volas la grandajn violojn.

P. Ĉu la tigoj estas firmaj?

H. Ho jes! Kaj la folioj estas tre freŝaj. Mi deziras aĉeti grandan bukedon por via patrino. Kaj ankaŭ hiacintojn mi volas aĉeti – por mia patrino. Ŝi preferas hiacintojn. En la somero mi aĉetas blankajn liliojn por ŝi, kaj en la aŭtuno orajn krizantemojn.

P. Via patrino havas belan bildon de floroj en la manĝoĉambro. Mi parolas pri la bildo de narcisoj.

H. Belaj bildoj tre plaĉas al ŝi. Ŝi kolektas belajn bildojn, kaj precipe bildojn de floroj.

P. Kiom kostas la hiacintoj?

H. Ili ne tre kostas. Mi intencas aĉeti du bukedojn. Sed mian monon mi lasis en la aŭto. Ĉu vi havas?

P. Jen! Prenu.

H. Dankon!

P. Kaj ankaŭ mi intencas aĉeti florojn – por via mantelo.

H. Ho, mia kara! Vi estas tre bonkora. Do, mi donas al vi kison.

P. Ni nepre vizitos la florbutikon denove!

H. Ha, jen! La floristo jam volvis la florojn, kaj la planton.

P. Bone!

H. Ĉu vi pagis por la floroj por mia mantelo?

P. Jes, mi pagis.

...

P. Kaj nun mi volas trinki kafon. Ĉu ankaŭ vi?

H. Jes.

P. Do, al la kafejo!

H. Sed unue fiksu la florojn al mia mantelo.

P. En ordo – mi fiksis ilin. Ĉu vi estas kontenta?

H. Tre kontenta, mia kara.

Venonta paŝo (Nästa steg)

 

LEKTION 6
ALLA LEKTIONER: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12