Lektion 6

Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.

Ordspråket ovan betyder ungefär: Ett objekts värde får vi reda på först efter att det gått sönder.

Nedan får du lära dig namnen på några objekt - kelkaj objektoj och några djur - kelkaj bestoj.

1. Enkonduko (Inledning)

Nya ord i lektionen är bl.a. följande:

  • sur = på
  • apud = bredvid
  • en = i
  • kuŝas = ligger
  • ankaŭ = även, också
  • staras = står
  • por = för
  • dormas = sover
  • papago = papegoja
  • diras = säger
  • kutime = vanligvis
  • radoj = hjul
  • bezonas = behöver
  • havas = har
  • arbo = träd
  • flava = gul
  • blua = blå

2. Novaj frazoj (Nya meningar)

Jen tablo.     

  • Sur la tablo kuŝas tri libroj.
  • Sur la tablo kuŝas ankaŭ gazeto.
  • Apud la gazeto staras glaso kaj taso.
  • La glaso estas granda, la taso estas malgranda.

Jen lito.     

  • La lito estas por du personoj.
  • Sur la lito kuŝas pantalono kaj du t-ĉemizoj.
  • Sub la lito kuŝas bruna hundo.
  • La bruna hundo dormas. Ĝi kutime dormas sub la lito.

Jen seĝo.     

  • Sur la seĝo sidas infano.
  • La infano havas verdan pantalonon kaj flavan ĉemizon.
  • Sur la kapo de la infano staras birdo.
  • La birdo estas verda, ruĝa kaj flava.
  • La birdo estas papago.
  • La papago diras: “Bonan tagon, bonan tagon!”

Jen aŭto.     

  • La aŭto supre estas ruĝa.
  • Aŭto kutime havas kvar radojn.
  • Rado estas ronda objekto.
  • Aŭto kutime bezonas benzinon aŭ dizelon.
  • Modernaj aŭtoj ne bezonas benzinon aŭ dizelon, sed elektron.
  • Sur la aŭto kuŝas nigra kato. Ĝi dormas.
  • La nigra kato ŝatas dormi sur la aŭto.

Jen domo.     

  • La domo supre havas du pordojn kaj tri fenestrojn.
  • Pordo kaj fenestro kutime estas kvarangulaj objektoj.
  • Antaŭ la domo staras biciklo.
  • Ĝi havas du radojn.
  • Apud la biciklo kuŝas blua pilko.
  • Malantaŭ la domo staras du grandaj arboj.

3. Elektu ĝustan bildon (Välj rätt bild)

Kvarangula objekto.

Objekto kiu bezonas benzinon aŭ dizelon aŭ elektron.

Bildo kun besto kiu diras: Bonan tagon, bonan tagon!

4. Elektu ĝustan frazon (Välj rätt mening)

5. Respondu demandojn (Svara på frågor)

Ĉu moderna aŭto bezonas benzinon?

Ĉu kuŝas hundo sur la lito?

Ĉu sur la kapo de la infano staras kolombo (simbolo de paco)?

Ĉu biciklo kutime havas du radojn?

6. Kreu frazojn (Skapa meningar)

Sur ...

Bone! / Bra!

Sub ...

Bone! / Bra!

Aŭto ...

Bone! / Bra!

La infano hav...

Bone! / Bra!

7. Fino (Avslutning)

Det går fort framåt! Önskar du repetition till ändelsen -n eller eller någon annan grammatisk del, läs gärna på sidan Grammatik.

Det kan även vara bra att köra igenom prova-på-lektionerna flera gånger från början.

 

LEKTION 7
ALLA LEKTIONER: 1 2 3 4 5 6 7 8